HUBERT Alain

Belga esploristo, gvidisto kaj inĝeniero (Schaerbeek 1953).
• Plennomo: Alain HUBERT.
• Prononco: [ʼalɛ̃ *yʼbɛr].
• Ordeno: Grand Officier de lʼOrdre de la Couronne (2003).


Adoleskanto, plie de intereso pri la artoj kaj la muziko, Alain HUBERT interesiĝas pri la grandaj spacoj kaj la montaj sportoj. Dum sia juneco, li dediĉas sin al la glisparaŝutado, kanjonado, maratono kaj skiado, interalie. Poste, li ricevas diplomon de inĝeniero ĉe la Université Catholique de Louvain en 1977 kaj fariĝas polusa esploristo, monta gvidisto por la organizaĵo Union Internationale des Associations de Guides de Montagnes (UIAGM), polusa gvidisto por la organizaĵo International Polar Guides Association (IPGA), ambasadoro por la UNICEF kaj ambasadoro por Rolex ekde 1999.

En 1979, meze de la regiono Ardennes, Alain HUBERT kreas la kooperativon Cherbai pri ebonarto kaj lignaĵarto. Plie li partoprenas en sciencesploraj kaj sportaj aktivecoj dum ekspedicioj en la montoj de Azio, Eŭropo kaj Sud-Ameriko. Inter liaj heroaĵoj, oni certe povas citi: la unua supreniro de la orienta flanko de la pinto Ama Dablam (6.856 m) en Nepalo (1983), la supreniro de la nord-okcidenta flanko de la pinto Cho Oyu (8.201 m) en Tibeto (1990), la polusa ekspedicio sur la insulo Baffin (1991), la trairo de la Norda Poluso (sukceso en 1994), la trairo de la Suda Poluso (sukceso en 1998) kaj ses provoj supreniri la pinton Everest (8.848 m) en Tibeto (1991, 1992, 1993, 1994, 1996, 1999). 

Inter novembro 1997 kaj februaro 1998, Alain HUBERT trairas la Antarktiko, kun la esploristo Dixie DANSERCOER. La defio estas giganta kaj preskaŭ turnas en tragedion pro sanaj kaj veteraj problemoj. Tamen, ambaŭ atingas ilian celon post eksterordinara homa aventuro, kiu daŭris 99 tagojn.

Dum siaj esploroj, Alain HUBERT konscias kaj militas por la klimataj ŝanĝoj kaj kunlaboras kun pluraj teamoj por kolekti datumojn. Tial, en 2002, li fondas la organizaĵon International Polar Foundation (IPF) kun André BERGER kaj Hugo DECLEIR, kiu celas informi kaj eduki pri la graveco de la polusaj sciencoj kaj de la tutmonda varmiĝo. Poste li entreprenas la supreniron de la pinto Muztagh Ata (7.546 m) en Ĉinio (2003), la supreniron de la Vinson Massif (4.892 m) en Antarktiko (2003), la supreniron de la pinto Denali (6.194 m) en Alasko (2004) kaj la supreniron de la orienta flanko de la Mount Cook (3.724 m) en Nov-Zelando (2004).

En februaro 2007, Alain HUBERT plenumas la mision «The Arctic Arc» kun Dixie DANSERCOER por la European Space Agency, kies celo estas mezuri la neĝokovron por kontroli la mezuradojn de la eŭropa satelito CryoSat 2. Ambaŭ foriras de Mys Arkticheskiy, atingas la Norda Poluso post 55 tagoj kaj Narsarsuaq post 51 pliaj tagoj, kio estas vojaĝo de 4.300 km entute. Estas la unua fojo ke iu piediras de Siberio ĝis Groenlando...

Dum la vintroj 2007-2008, 2008-2009 kaj 2009-2010, Alain HUBERT kondukas kvarmonatajn misiojn por la konstruo kaj la instalado ĉe la suda poluso de la nova stacio Princess Elisabeth Antarctica Research Station, laŭ la principoj de longdaŭra ekologio kaj energia ŝparado, kun la financa helpo de la belga registaro kaj de la organizaĵo International Polar Foundation (IPF).

Ankaŭ, Alain HUBERT estas la aŭtoro de pluraj libroj kaj publikaĵoj pri la esploro kun ekologia orientiĝo, kies: «LʼEnfer blanc» kun Didier GOETGHEBUER (1994), «Cent jours pour lʼAntarctique» kun Dixie DANSERCOER (1998), «In the teeth of the wind, the great crossing» (2001), «Chaos sur la banquise» kun Dixie DANSERCOER (2002), «Deux pôles, un rêve» (2004), «Le testament des glaces» (2005), «La décision, entre passion et raison» kun Jean MOSSOUX (2006) kaj «Lʼappel des glaces» (2007).

Inter la distingoj, Alain HUBERT ricevas la platon de Grand Officier de lʼOrdre de la Couronne (2003), la International Georges Lemaître Award (2003), la Climate Change Award (2008), la Harvard Leadership Award (2009) kaj la Geographical Award (2015).

En 2015, pro konflikto kun la belga ŝtato kaj atendante decidon de la tribunalo, Alain HUBERT kaj la membroj de la organizaĵo International Polar Foundation (IPF) devas ĉesi perturbi la funkciadon de la stacio Princess Elisabeth Antarctica Research Station...