Kirche Sankt Antonius

Belga preĝejo, situanta en Wallonie, provinco Liège.
• Plennomo: Kirche Sankt Antonius.
• Prononco: [ʼkirɣǝ ʼzankt ʼantoniys].


La Kirche Sankt Antonius, situanta en la vilaĝo Crombach, estas preĝejo kun kvadrata turo de 1735, konstruita sur artefarita tumuluso ĉirkaŭita de ŝtonmuro, en kiu estas multnombraj tomboŝtonoj el la XIXa Jarcento.