Église Saint-Donat dʼArlon

Belga preĝejo, situanta en Wallonie, provinco Luxembourg.
• Plennomo: Église Saint-Donat dʼArlon.
• Prononco: [ʼegli:z ʼsɛ̃ - dɔʼna darʼlõ].
• Adreso: square Élisabeth 2, 6700 Arlon.


Starigita en 1626, la preĝejo Église Saint-Donat dʼArlon situas sur la Knippchen, monteto en la kerno de la urbo. Oni atingas ĝin per la kalvaria vojo Chemin Royal de la Croix el 1846. Supre de la turo la panoramo montras tri landojn: Belgio, Luksemburgio kaj Francio.