BOUTSEN Thierry

Belga stiristo kaj entreprenisto (Bruxelles 1957).

Prezento
Naskonomo: Thierry (Marc) BOUTSEN [tjɛʼri (ʼmark) butʼsɛn].
Publiknomo: Thierry BOUTSEN [tjɛʼri butʼsɛn].


Thierry BOUTSEN estas stiristo en Formula One. Dum sia kariero li partoprenas en 163 vetkuroj, akiras 3 venkojn kaj 15 podiojn, kolektas 132 poentojn entute. En 1988 li eĉ atingas la kvaran pozicion en la World Driversʼ Championship...



Junaĝo
Komence Thierry BOUTSEN intencas fariĝi inĝeniero, sed lia pasio kaj talento por la aŭtomobilo kondukas lin for de la benkoj de fakultato, tiam en 1975 li lernas stiradon ĉe la Pilette Racing School en urbo Zolder.

Kariero
Rapide Thierry BOUTSEN komencas la sportajn konkurojn stirante en la diversaj kategorioj Formula VW (1975-1976), Formula Ford (1976-1978), Formula Three (1979-1980) kaj Formula Two (1981-1982).

Ĉe la teamo Arrows (1983-1986), Thierry BOUTSEN montras realan progreson kun siaj unuaj poentoj en 1984 kaj sia unua podio en 1985, antaŭ granda elreviĝo dum 1986 ĉar la nova Arrows A9 havas malbonajn ĉasion kaj motoro.

Ĉe la teamo Benetton (1987-1988), Thierry BOUTSEN retrovas la oficialan subtenon de Ford, en la Benetton B187 kaj la Benetton B188 kun aerumitaj motoroj. Cetere, li estas la precipa espero malantaŭ Ayrton SENNA kaj Alain PROST, kiuj havas turbomotorojn. Konsekvence, li ricevas la Colin Chapman Trophy, kiu “kronas” la plej bonan stiriston kun aerumita motoro.

Ĉe la teamo Williams (1989-1990), Thierry BOUTSEN venkas la Canadian Grand Prix (1989), la Australian Grand Prix (1989) kaj, post grava akcidento kiu handikapas lin dum la tuta sezono, ankaŭ la Hungarian Grand Prix (1990) kun la Williams-Renault FW12.

Ĉe la teamo Ligier (1991-1992), Thierry BOUTSEN partoprenas en ĉiuj vetkuroj de la sezono sed ne sukcesas atingi honorindajn sportrezultatojn, ĉar la Ligier JS35 havas malbonan ĉasion kaj malnovan motoron.

Ĉe la teamo Jordan (1993), Thierry BOUTSEN nur kuras parton de la sezono sur la malefika kaj malfidinda Jordan 193, kio devigas lin definitive forlasi la Formula One ĉe la Belgian Grand Prix sur la Circuit de Spa-Francorchamps.

Poste, Thierry BOUTSEN partoprenas en la World Endurance Championship, finante dufoje en dua pozicio ĉe Les 24 Heures du Mans (1993 kaj 1996) kaj en unua pozicio ĉe De 24 uur van Zolder (1998). En 1999, li estas viktimo de terura akcidento ĉe Les 24 Heures du Mans, kie li estas serioze vundita je la spino. Tial li preferas haltigi la aŭtomobilajn konkurojn.

Emerito
Emerita en la urbo Monaco, Thierry BOUTSEN pasas pli da tempo kun sia familio kaj administras la kompanion Boutsen Aviation (establita en 1997), kies okupo estas makleri (aĉeti kaj vendi) kaj modifi (dizajni kaj ornami) luksajn aviadilojn.