GEZELLE Guido

Belga pastro kaj poeto el nederlandlingva esprimo (Brugge 1830 – 1899).

Prezento
Naskonomo: Guido (Pieter) (Theodorus) (Josephus) GEZELLE [ʼgidɔ (ʼpi:tǝr) (ʼteɔdɔrys) (ʼjɔzefys) ʼɣǝzɛl].
Publiknomo: Guido GEZELLE [ʼgidɔ ʼɣǝzɛl].
Parencaro: Caesar GEZELLE (nevo) kaj Stijn STREUVELS (nevo).

Honoro
Ordeno: Croce pro Ecclesia et Pontifice (1888), Ridder in de Leopolds Orde (1889).
Titolo: Doktoreco pro Honoro de la Universitas Catholica Lovaniensis (1887).


Guido GEZELLE estas katolika pastro kaj lirika poeto, famkonata pro sia uzo de okcidentflandra varianto de la nederlandlingvo, kies verko enhavas multnombrajn arkaismojn kaj neologismojn.



Junaĝo
Unue, Guido GEZELLE studas ĉe la Klein Seminarie (1846-1849) en Roeselare kaj poste ĉe la Groot Seminarie (1850-1854) en Brugge, kie li havas la (vanan) sonĝon fariĝi misiisto en Britio, antaŭ fine esti ordinita pastro en Brugge en 1854.

Kariero
Ekde 1854 Guido GEZELLE estas instruisto ĉe la Klein Seminarie en Roeselare, kie li estras la antaŭlastan klason de mezlernejo kaj respondecas pri grupo de anglodevenaj lernantoj. Tiam la franclingvo regas super la instruado, tamen li subtenas kaj provas evoluigi sendependan okcidentflandralingvon, kiu estas tre proksima al la malnova nederlandlingvo. Ankaŭ li skribas sian unuan serion da poemoj por siaj studentoj «Vlaemsche Dichtoefeningen» (1858) kaj «Kerkhofblommen» (1858).

Guido GEZELLE fariĝas profesoro ĉe la nove fondita (sed rapide malfondita!) Engels Seminarie (1860-1861) kaj ĉe la Seminarium Anglo-Belgicum (1861–1865) en Brugge. Plie li publikigas du poeziarojn «Kleengedichtjes» (1860) kaj «Gedichten, Gezangen en Gebeden» (1862). Inter 1861 kaj 1863 li faras tri vojaĝojn al Anglio, laŭ invito de la kardinalo Nicholas WISEMAN.

En 1865 Guido GEZELLE fariĝas vikario ĉe la Sint Walburga Kerk en Brugge. Samjare li estas, kun James WEALE, kunfondinto de la revuo Rond den Heerd pri folkloro, historio, kulturo, literaturo kaj religio. Kiel politika ĵurnalisto li laboras ĉe la ekstremkatolikaj kaj kontraŭliberalaj gazetoj ʼt Jaer 30 (1864-1870) kaj ʼt Jaer 70 (1870-1872). Subite lia bruĝa periodo finiĝas per fiasko. Efektive, pro financaj, polemikaj kaj sanaj problemoj, li fuĝas sian denaskan urbon.

Do inter 1872 kaj 1889, ĉar li defendas la proletaron, Guido GEZELLE estas sankciita de la episkopo, kiu enoficigas lin vikario ĉe la Onze-Lieve-Vrouwe Kerk van Kortrijk, unu el la plej malriĉaj paroĥoj en tiu tempo. Tie, li resaniĝas rapide kaj travivas oran tempon, kun iom pli da libertempo apud la oficialaj okupoj. Jam dum la printempo 1873, li denove skribas en la flandra gazetaro, ĉe De Vryheid kaj la Gazette van Kortrijk. De 1879 ĝis 1884, li aktive partoprenas en De eerste schoolstrijd, batalo por la starigado de laika kaj neŭtrala unuagrada lernejo. Kaj en 1886, li publikigas sian majstran tradukaĵon de «The Song of Hiawatha», fama verko de la usona poeto Henry Wadsworth LONGFELLOW.

Intertempe, Guido GEZELLE fondas la revuojn Loquela (1881-1895), Duikalmanak (1885-1899) kaj Biekorf (1890). Dume li revenas al poezion, kiun li neniam tute forlasis, kun «Tijdkrans» (1893) kaj «Rijmsnoer» (1897). En 1896, la episkopo Gustavus WAFFELAERT petas lin traduki lian teologian verkon «Meditationes Theologicae» en nederlandlingvo,  kio estas malfacila tasko nur parte plenumita.

Maljunaĝo
En 1899, Guido GEZELLE rehejmiĝas en Brugge, kie sia lasta religia funkcio estas direktoro de la kanonikinejo Engels Klooster Onze Lieve Vrouw van Nazareth. En septembro li eĉ faras, kun Gustavus WAFFELAERT, sian sesan kaj lastan vojaĝon al Anglio. Je la 27a de Septembro 1899 li mortas post mallonga malsano.