Lac de Neufchâteau

Belga lago, situanta en Wallonie, provinco Luxembourg.

Prezento
Oficialnomo: Lac de Neufchâteau [ʼlak ʼdǝ ʼnø,ʃaʼto].
Traduko: Meer van Neufchâteau (nederlandlingve).

Situo
Adreso: Lac de Neufchâteau, 6840 Neufchâteau.
Koordinatoj: 49° 50ʼ 10” N (latitudo), 05° 25ʼ 40” E (longitudo), 395 msm (alteco).
Administrado: arondismento Neufchâteau, komunumo Neufchâteau, sekcio –.


Kreita en 1958 sur areo de 4 hektaroj, la Lac de Neufchâteau estas artefarita lago laŭlonge de la Ruisseau de Neufchâteau, kie estas distroklubo por la praktiko de akvosportoj (fiŝkaptado, kanuado, pedalboatado, remado, tabulvelado).