Abdij van Tongerlo

Belga abatejo, situanta en Vlaanderen, provinco Antwerpen.

Prezento
Oficialnomo: Abdij van Tongerlo [ʼabdɛj ʼvan ʼtɔnɣǝrlo].

Situo
Adreso: Abdij van Tongerlo, Abdijstraat 36, 2260 Tongerlo.
Koordinatoj: 51° 06ʼ 19” N (latitudo), 04° 54ʼ 23” E (longitudo), ??? msm (alteco).
• Administrado: arondismento Turnhout, komunumo Westerlo, sekcio Tongerlo.

Honoro
HeredaĵoBeschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (1976).


La impona Abdij van Tongerlo, kun siaj multnombraj konstruaĵoj kies la preĝejo Onze-Lieve-Vrouw Kerk, estas premonstrata abatejo fondita en 1128 de Giselbert VAN CASTELRE kaj kelkaj kanonikoj el la Sint-Michiels Abdij van Antwerpen.

Intertempe lʼAbdij van Tongerlo travivas sufiĉe tumultan historion inter rapida kreskado kaj bona reputacio dum la XIIIa kaj XIVa Jarcentoj, plena apogeo dum la XVa kaj XVIa Jarcentoj, seninterrompa reorganizado kaj longdaŭra rezisto antaŭ diversaj malamikoj dum la XVIIa kaj XVIIIa Jarcentoj, ekfiniĝo kaj konfisko en 1796, remalfermo kaj renaskiĝo en 1837.

Meze de lʼAbdij van Tongerlo, la Da Vinci Museum estas organizita, ĉirkaŭ aŭtentikan kopion de la pentraĵo «LʼUltima Cena» de Leonardo DA VINCI. Plie, ĝi gastigas la vendejojn De Oude Linden kaj Centrum voor Liturgie en Pastoraat, kie estas kandeloj, kartoj, libroj, liturgiaĵoj kaj memordonacoj. Fine, la Tongerlo estas ankaŭ fama biero, kvankam ĝia produktado estas transloĝiĝita al alian bierfarejon...