Sint Gummarus van Lier

Belga ermito, kavaliro kaj kortegano (Emblem 717 – Nivesdonck 774).

Prezento
Naskonomo: Gummarus [ʼgymarys].
Publiknomo: Sint Gummarus van Lier [ʼsint ʼgymarys ʼvan ʼli:r].

Honoro
Nomtago: 11a de Oktobro.
Titolo: sanktulo.


Junaĝo
Filo de nobelo el Emblem, vilaĝo norde de urbo Lier, Gummarus sekvas provjaron ĉe la kortego de la franka reĝo Pépin le Bref. Jam, kiel oficiala kavaliro, li distingiĝas per siaj devosento, fideleco kaj religia spirito. Vere lia honesteco permesas al li okupi eminentan postenon.

Kariero
Laŭ la konsiloj de Pépin le Bref, Gummarus baldaŭ edziĝas al Gwinmaria, nobela sed sufiĉe malvirta virino. Malgraŭe, li ne forlasas sian familion, kvankam la militaj okupoj ofte kondukas lin for de sia hejmo. Male, kun senlima pacienco kaj preĝo, li vane provas helpi al ŝi ŝanĝi sintenon kaj vivmanieron por pentofari ĝis la morto.

Kun la konsento de sia edzino, Gummarus vivas en la izolo de ĉelo, proksime de lia domo. Poste, li estas sur la vojo de pilgrimo al Roma, kiam li haltas en la vilaĝo Nivesdonck! Tie, li konstruas ermitejon, kie li loĝas sola dum la resto de sia vivo.

Verdire, plie de sia nedifektebla bonkoreco, Gummarus subtenas kaj zorgas pri la malsanuloj, helpas kaj protektas la vidvinojn, gastigas kaj proviantas la pilgrimantojn, alportas ĉiujn la devojn de la kristana karitato al la malfeliĉuloj kaj malriĉuloj, estas la “patro” de ĉiuj la homoj kiuj estas en bezono.

Maljunaĝo
Gummarus mortas en la paco de la Sinjoro je la 11a de Oktobro 774. Tial, ĉiujare kaj ĉirkaŭ tiu dato, la Sint Gummarus Processie okazas en la stratoj de la urbo Lier. Fine, la restaĵoj de la sanktulo estas konservitaj en la arĝenta relikvujo Sint Gummarus Kas de la Sint Gummarus Kerk.