Saint-Verhaegen

Belga studentfesto (1888).

Prezento
Mallongigo: St-V [ʼsɛ̃ ʼve].
Oficialnomo: Saint-Verhaegen [ʼsɛ̃ ,vǝrʼhɑ:ɣǝn].
Etimologio: laŭ la familia nomo de Théodore VERHAEGEN.
Traduko: Sint-Verhaegen (nederlandlingve).

foto © ULB - VUB

Origine, la Saint-Verhaegen estas la studentfesto de la Université Libre de Belgique celebrita ĉiun jaron ĉirkaŭ la 20a de Novembro en honoro de ĝia fondinto Théodore VERHAEGEN, antaŭ skismo inter la franclingva Université Libre de Bruxelles kaj la nederlandlingva Vrije Universiteit Brussel.

Post oktobro 1969, malgraŭ la lingvodivido, la Saint-Verhaegen restas organizita kune kun la du novaj universitatoj. Por la franclingvanoj, ĝi estas organizita de la studenta asocio Association des Cercles Étudiants (ACE), de la Université Libre de Bruxelles. Por la nederlandlingvanoj, ĝi estas organizita de la studenta asocio Brusselse Studenten Genootschap (BSG), de la Vrije Universiteit Brussel.

Unue, la studentoj laŭte reasertas la principojn de la liberpenso, florornamas la tombojn de studentoj (mortintaj dum la du mondmilitoj) kaj de Théodore VERHAEGEN. Poste, paroladoj en franclingvo kaj en nederlandlingvo estas antaŭlegitaj de la rektoroj el la Université Libre de Bruxelles kaj Vrije Universiteit Brussel, de la prezidantoj el la studentaj rondoj Union des Anciens Étudiants (UAE) kaj Oud Studenten Bond (OSB), de la studentaj asocioj Association des Cercles Étudiants (ACE) kaj Brusselse Studenten Genootschap (BSG), de la urbestro de Bruxelles kaj de la granda majstro de la framasona loĝiaro Grand Orient de Belgique. Fine, la procesio de la Saint-Verhaegen promenadas en la urbocentro de Bruxelles, kun ĉaroj ornamitaj laŭ temo elektita de la studentoj.