DʼUDEKEM Jules


Belga zoologo (Leuven 1824 – Saint-Josse-ten-Noode 1864).

Prezento
Naskonomo: (Gérard) Jules (Marie) (Ghislain) DʼUDEKEM (DE GUERTECHIN) [(ʒeʼrar) ʼjyl (ʼmari:) (giʼlɛ̃) ʼdydǝkɛm (ʼdǝ gɛrtǝʼʃɛ̃)].
Publiknomo: Jules DʼUDEKEM [ʼjyl ʼdydǝkɛm].
Parencaro: Ferdinand DʼUDEKEM (patro).


Junaĝo
Komence, Jules DʼUDEKEM ricevas la diplomojn de doktoro pri naturaj sciencoj ĉe la Universitas Catholica Lovaniensis, de doktoro pri medicino (1850) ĉe la Université Libre de Bruxelles kaj de profesoro ĉe la Université de lʼÉtat de Liège.

Kariero
En 1855 Jules DʼUDEKEM estas unu el la fondintoj de la Société Entomologique de Belgique. Je la 14a de Decembro 1855, li estas nomumita korespondisto de lʼAcadémie Royale des Sciences et Belles-Lettres de Belgique, de kiu li estas membro je la 16a de Decembro 1859. Intertempe, je la 31a de Majo 1858 li fariĝas eksterordinara profesoro ĉe la Université Libre de Bruxelles, kie li prezentas la kursojn pri anatomio, kompara fiziologio, zoologio ĉe la Fakultato pri Sciencoj kaj pri kompara anatomio ĉe la Fakultato pri Medicino.

En 1863 Jules DʼUDEKEM kontribuas al la kreado de la Société Malacologique de Belgique, poste Société Royale Zoologique de Belgique. Paralele kun sia kariero de profesoro li iom praktikas la medicinon. Plie, li estas unu el la konfidantoj de la reĝo Léopold II, kiun li akompanas dum kelkaj el liaj vojaĝoj al Hispanio.

Dum sia kariero, la esploroj de Jules DʼUDEKEM estas publikigitaj de lʼAcadémie Royale des Sciences et Belles-Lettres de Belgique, kies la precipaj estas «Note sur une nouvelle espèce de Flosculaire» (1851), «Description dʼune nouvelle espèce dʼ“Enchytraeus”» (1854), «Histoire naturelle du “Tubifex” des ruisseaux» (1855), «Développement du Lombric terrestre» (1856), «Nouvelle Classification des Annélides sétigères abranches» (1859), «Notice sur les organes génitaux des “Oeolosoma” et des “Chaetogaster”» (1861) kaj «Description des Infusoires de la Belgique» (1864).

Maljunaĝo
Fine li estas kontaktita de la franca zoologo Armand DE QUATREFAGES, por kunlabori pri la publikigo de la «Histoire naturelle des Annelés marins et d'eau douce», bedaŭrinde Jules DʼUDEKEM malsaniĝas kaj mortas antaŭ la plenumo de tiu projekto...