frito

Belga manĝaĵo kaj vorto el valona origino.
• Etimologio: de la franca adjektivo frite, kiu signifas “fritita”.
• Traduko: frite en franclingvo kaj friet en nederlandlingvo.


Komence, la terpomoj estas distranĉitaj kun frittranĉilo aŭ kun ordinara tranĉilo. Poste, la fingrolongaj bastonetoj estas frititaj dufoje, je malsama temperaturo, en fritilo kun bova graso aŭ vegetala oleo. Fine, la oritaj kaj rostokraketitaj fritoj estas elgutigitaj kaj malavare salitaj.

En Belgio, oni aĉetas la fritojn en loko nomata “fritejo”, “fritkoto” aŭ “friturejo”. Tie ili estas pakitaj en paperkornetoj, papersaketoj aŭ plastrafanujoj. Plie, oni gustumas ilin kun aldona saŭco, kies majonezo, keĉupo aŭ pikalilo. Sed, ili ankaŭ estas surtabligitaj en rapidmanĝejoj kaj aliaj restoracioj, interalie kiel ingredienco de la naciaj manĝaĵoj “mituloj kun fritoj” kaj “steko kun fritoj”. De longe la fritoj transpasis la landlimojn kaj estas nun tutmonde manĝitaj...

Pri la origino de la frito, Belgio kaj Francio ofte disputas! Tamen, Jo GÉRARD eltrovas, en familiaj arkivoj, dokumenton, kiu asertas ke la fritoj estas tipe belgaj. Laŭ manuskripto datita en 1781, la fritoj aperas sur la tabloj de la loĝantoj el Andenne, Dinant kaj Namur dum la dua duono de la XVIIa Jarcento. La malriĉuloj de tiuj urboj kutime kaptis malgrandajn fiŝojn por la fritado. Vintre, ili anstataŭigis la malgrandajn fiŝojn per pecoj da terpomoj de la sama grandeco, kiam la malaltaj temperaturoj frostigis iliajn riverojn.



La uzo de la vorto estas stranga:
• Singulare, ĝi indikas porcion, “oni aĉetas friton”.
• Plurale, ĝi indikas manĝaĵon, “oni manĝas fritojn”.



Esprimoj
• “danci kiel frito”, signifas “danci sen lerteco”.
• “esti frito”, signifas “esti gracila”.
• “friti sin”, signifas “batali”.
• “havi la friton”, signifas “esti bonfarta kaj bonhumora”.
• “ne havi ĉiujn siajn fritojn en la sama saketo”, signifas “esti naiva”.