Mémorial du Mardasson

Belga monumento situanta en Wallonie.
• Plennomo: Mémorial du Mardasson.
• Prononco: [memɔʼrjal ʼdy mardasʼõ].


La Mémorial du Mardasson estas situanta sur monteto, du kilometrojn nordoriente de la urbo Bastogne, en la provinco Luxembourg. Inaŭgurita en 1950, li atestas la dankemon de la belga popolo kontraŭ la usonaj soldatoj, kiuj perdas la vivon okaze de batalo en la Ardennes dum la germana ofensivo de la rigora vintro 1944-1945. Verdire, la loĝantoj pagas pezan tributon en homaj vivoj, dum la batalistoj el ambaŭ tendaroj forlasas milojn da mortintoj surloke...

Ĉe la koro de la stelo, memore al la usona flago, kahelŝtono enhavas la latinan surskribon «LIBERATORIBVS AMERICANIS POPVLVS BELGICVS MEMOR. IV.VII.MCMXLVI». Tio estas la majstroverko de la arkitekto Georges DEDOYARD, kiu konceptas tiun pentagonon 12 metrojn alte kaj 31 metrojn flanke, kun ronda atrio 20 metrojn diametre. La internaj muroj estas kovritaj per dek pentraĵoj de la milito kaj per la insignoj de la partoprenantaj batalionoj. Sur la frontono de la monumento, ekstere kaj interne, estas enskribitaj la nomoj de ĉiuj la membroŝtatoj el Usono. Plie, la historio de tiu batalo estas gravurita per oraj literoj sur dek muroj de la galerio, kies la frazo, kiu donas plenan valoron al la simbolo de la Mémorial du Mardasson: «Nenie aliloke, neniam estis tiom da usona sango verŝita dum ununura batalo»...

Sub la Mémorial du Mardasson, kripto – konceptita kiel loko de preĝo memore al la 76.890 viktimoj de la batalo – estas ornamita de la franca artisto Fernand LÉGER kun mozaikoj pri la juda, katolika kaj protestanta kultoj.