ABSIL Jean

Belga komponisto kaj pedagogo (Péruwelz 1893 – Uccle 1974).
• Plennomo: Jean (Nicolas) (Joseph) ABSIL.
• Prononco: [ʼʒɑ̃ (nikɔʼla) (ʒɔʼzɛf) ʼabsil].


Studento ĉe lʼÉcole Saint-Grégoire de Tournai, disĉiplo de Alphonse OEYEN kaj orgenisto ĉe la Basilique de Bon-Secours, Jean ABSIL ankaŭ vizitas ekde 1913 la Conservatoire Royal de Bruxelles, kie li sekvas la kursojn de Alphonse DESMET (por la orgeno), de Léon DU BOIS (por la piano kaj la muzika skribo) kaj de Paul GILSON (por la orkestrado kaj la komponado).

En 1922, Jean ABSIL gajnas la duan Prix de Rome kun sia kantato «La Guerre» kaj fariĝas instruisto pri praktika harmonio ĉe la Conservatoire Royal de Bruxelles. Rapide, li flankiĝadas de la konceptoj de sia majstro pri la orkestrado kaj orientas sin en la moderna muziko, kiun li malkovras dum la koncertoj de la Quatuor Pro Arte.

Li restas kelke da tempo en Paris, kie li gajnas la Prix RUBENS (1934) kaj fondas la «Revue Internationale de Musique» (1938). Estro de la grupo La Sirène, Jean ABSIL diskonigas la samtempan muzikon. Lia konĉerto por piano okaze de la unua Concours Eugène YSAΫE donas al li internacian reputacion.

Direktoro, dum 40 jaroj, de la Académie Jean ABSIL en Etterbeek, tiu nepridiskutata pedagogo inicas generaciojn da komponistoj. Plie, Jean ABSIL estas nomumita profesoro pri fugo ĉe la Conservatoire Royal de Bruxelles kaj ĉe la Chapelle Musicale Reine Elisabeth. Li estas elektita ĉe la Académie Royale de Belgique en 1955 kaj ricevas la Prix Quinquennal du Gouvernement Belge en 1964.

Fine, Jean ABSIL publikigas multnombrajn pecojn de muziko: kies, 1 konĉerto por violono, 1 muzika komedio («Le chapeau chinois» kun teksto de Franc-Nohain), 1 opero («Les Voix de la Mer»), 3 konĉertoj por piano, 16 melodiaĵoj, 26 ĥoraĵoj («Alcools», «Les chants de mort», «Le cirque volant») kaj 175 ĉambraj muzikaĵoj.