ENSOR James

Belga pentristo (Oostende 1860 – 1949).
• Plennomo: James (Sidney) (Edouard) ENSOR.
• Prononco: [ʼdʒeims (ʼsidne) (ʼɛdwɑ:d) ʼɛnsɔr].


El angla patro kaj flandra patrino, James ENSOR naskiĝas en mezklasa familio de Oostende, kaj malofte forlasas sian naskiĝurbon. Lia patrino laboras en butiko, kie ŝi vendas konkojn, maskojn kaj memoraĵojn. Tie, en tiu mirinda kaj multkolora magazeno, li ĉerpas sian genian inspiron…

En 1877, li vizitas lʼAcadémie des Beaux-Arts de Bruxelles, kie li amikiĝas kun Fernand KHNOPFF kaj Alfred FINCH. Sed James ENSOR ankaŭ konatiĝas kun la familio ROUSSEAU, kiu enkondukas lin en la arta kaj intelekta medioj de la ĉefurbo. Tamen, li rapide ribelas kontraŭ lʼakademismo kaj rehejmiĝas ĉe sia patrino.

En la familia domo, James ENSOR instalas laborejon en la subtegmento, kie li pentras realismajn portretojn. Ekstere, li pentras impresionismajn pejzaĝojn, ĉar la lumo de la marborda urbo inspiras al li sekretajn palecojn. Sed, baldaŭ, li aniĝas al la avangardaj movadoj el la komenco de la XXa Jarcento kaj vidigas ekspresionisman kaj originalan verkon.

En 1882, li pentras la «Portret van mijn moeder», «De oestereetster» kaj «De dame in nood». En 1883, James ENSOR aniĝas al la avangarda rondo Les XX kaj faras sian unuan pentraĵon pri maskoj kaj memportreton «Zelfportret met bloemenhoed». En 1884, li ekspozicias ses pentraĵojn ĉe la unua Salon des XX. Poste, li realigas siajn unuajn akvafortaĵojn, kies «Zelfportret pas fini» (1885) kaj «De kathedraal» (1886). Malgraŭe, liaj verkoj estas malakceptitaj en diversaj ekspozicioj el Antwerpen kaj Bruxelles. De nun, sola kontraŭ ĉiuj, li kovras kaj strekas siajn pentraĵojn kun sangadaj koloroj, kiuj simbolas sian koleron.

En 1888, James ENSOR entreprenas «LʼEntrée du Christ à Bruxelles», monumentan verkon el 2,58m alte kaj 4,31m longe, kun multe da groteskaj kaj maskitaj personoj. En 1889, tiu pentraĵo estas malakceptita ĉe la Salon des XX kaj, konsekvence, restas rulita dum preskaŭ 30 jaroj en lia laborejo. Intertempe, oni eĉ temas pri lia eksigo de la avangarda rondo, de kiu li estas unu el la fondintaj membroj...

James ENSOR devas atendi la komencon de la sekvanta jarcento por ĉeesti la rekonon de sia laboro: internaciaj ekspozicioj, premioj kaj reĝaj vizitoj. Cetere li ricevas la titolon de barono kaj la Légion dʼHonneur. De tiam, li estas alnomita la “princo de la pentristoj”, sed li havas neatenditan reagon pri tiu rekono tro malfrua al sia gusto: li forlasas la pentraĵon kaj ekskluzive dediĉas la lastajn jarojn de sia vivo al la muziko.

Fine, se la privata la vivo de James ENSOR estas malkonata, estas ĉar lʼartisto deziras ĝin tielmaniere. La pentristo konstruiĝas ekzistadon de beleco, de vereco kaj de poezia inspiro. Li mortas je la 19a de Novembro 1949 en Oostende kaj estas entombigita kvar tagoj poste ĉe la tombejo Onze-Lieve-Vrouw-ter-Duinenkerk en Mariakerke.