Chapelle Notre-Dame des Affligés

Belga kapelo, situanta en Wallonie, provinco Hainaut.
• Plennomo: Chapelle Notre-Dame des Affligés.
• Prononco: [ʃaʼpɛl ʼnɔtr - ʼdam ʼdɛz afliʼʒe].
• Adreso: rue de la Chapelle, 6224 Wanfercée-Baulet.


Konstruita dum la XVIIIa Jarcento, la Chapelle Notre-Dame des Affligés situas meze de strato, en la vilaĝo Wanfercée-Baulet. En 1778 okazis “la miraklo de Dipatrino” kiam junulino retrovis uzon de siaj gamboj post preĝo al la sanktulino. De tiam ĝi estas loko de pilgrimo...