LE PAIGE Gustave

Belgo-ĉila arkeologo, etnologo kaj pastro (Tilleur 1903 – Santiago de Chile {CL} 1980).
• Plennomo: Gustave LE PAIGE.
• Prononco: [ʼgystɑv ʼlǝ ʼpɛʒ].


Naskiĝita en granda kaj bonedukita familio el la provinco Liège, Gustave LE PAIGE ĉeestas la duagradaj kursoj ĉe la Collège Saint-Servais en Liège antaŭ ol eniri la jezuitan novicejon en 1922. Post sia militservo kiel flegisto en la ambulancoservo de la armeo, li studas filozofion en Leuven (1926-1927) kaj poste iras al Kongo, kie li instruas dum du jaroj ĉe kolegio en Wombali. Li revenas en Belgio por sekvi teologiajn studadojn (1930-1934) kaj esti pastriĝita en Leuven je la 24a de Aŭgusto 1934.

Denove en Kongo, Gustave LE PAIGE fariĝas vojaĝanta misiisto en la regiono Kwango, dum proksimume 15 jaroj (1935-1951). Cetere, estas pro sia deziro plej bone lerni pri la kulturo de tiuj popoloj, ke li interesiĝas pri etnologio. Lia pastra laboro estas akompanita de etnografaj esploradoj kaj observadoj, kiuj estis kolektitaj en manuskripto de 600 paĝoj (kun 125 mapoj), neeldonita.

Dankʼal sia amikeco por la ĉila jezuito Alberto HURTADO – kun kiu li studis ĉe l’Université Catholique de LouvainGustave LE PAIGE alvenas al Ĉilio, kie li laboras kiel misiisto ekde 1953. Post mallonga restado ĉe la paroĥo de Chuquicamata, li estas volontulo por zorgi pri la paroĥo de San Pedro de Atacama, kiu serĉas pastoron. Tie, en paroĥo situanta sur dezerta kaj monta loko tiel vasta kiel Belgio, loĝas ses etnaj grupoj por kiuj li senprokraste kreas dispensariojn kaj lernejojn.

Iom post sia alveno en 1955, la paroĥanoj konfidas al li la ĉeeston de prahispanaj tomboj en la dezerto de Loma Negra, kie komencas arkeologa kaj etnografa traserĉoj. Por konigi siajn malkovrojn, havi la opinion de specialistoj kaj altiri la atenton de esploristoj, Gustave LE PAIGE organizas arkeologan kongreson en 1963, kiu estas la komencpunkto de internacia intereso pri la civilizacio Atacama. La muzeo – kiu estas nun nomita Museo Arqueológico R.P. Gustavo LE PAIGE DE WALQUE – estas unu el la plej gravaj turistaj atrakcioj de la lando.

Dufoje la patrulo Gustave LE PAIGE ricevas la viziton de la reĝo Léopold III, kiu ege interesiĝas pri etnografio kaj subvencias la konstruon de hospitalo en San Pedro de Atacama. Plie li estas membro de la Inter-Usona Konsilio por la Muzeoj ĉe la UNESCO, de la akademio pri Naturaj Sciencoj ĉe la Pontificia Universidad Católica de Chile en Santiago de Chile kaj de aliaj asocioj. Li eĉ estas Doktoro pro Honoro ĉe la Universidad de Chile, ĉe la Pontificia Universidad Católica de Chile kaj ĉe la Universidad Católica del Norte. Fine, li ricevas la plej altajn honorojn en Belgio, Ĉilio kaj Hispanio. Kaj, konsiderita kiel la fondinto de la ĉila arkeologio, li ankaŭ ricevas la ĉilan naciecon...

Kripla kaj malsana, Gustave LE PAIGE travivas la lastajn jarojn de sia vivo ĉe la flegejo de la Colegio San Ignacio, en Santiago de Chile. Tie li mortas la 19an de Majo 1980 kaj, laŭ siaj deziroj, sia korpo estas transportita kaj entombigita en San Pedro de Atacama, inter “sia” popolo. Kiel signo de profunda dankemo, la homoj el Atacama starigas lian bronzan statuon, apud la Museo Arqueológico R.P. Gustavo LE PAIGE DE WALQUE...