MARIAGE Benoît

Belga reĝisoro el franclingva esprimo (Virton 1961).
• Plennomo: Benoît MARIAGE.
• Prononco: [bǝʼnwa maʼrjɑ:ʒ].


Post licencio pri Juro ĉe la Université Catholique de Louvain, Benoît MARIAGE akiras diplomon pri Kinarto ĉe lʼINSAS, en 1987. Skribante scenarojn dum sia libertempo, li fariĝas fotografisto kaj raportisto ĉe Vers lʼAvenir dum dek jaroj. Poste, li realigas plurajn reportaĵojn por la elsendo «Striptease» sur la RTBF, antaŭ krei sian propran produktfirmaon Tram 33, por kiu li turnas multnombrajn dokumentariojn eksterlande.

En 1992, li ludas rolon de ĵurnalisto en la filmo «Cʼest arrivé près de chez vous». En 1997, Benoît MARIAGE realigas sian unuan mallongan fikcion «Le Signaleur», filmo en nigra kaj blanka, por kiu li ricevas la Grand Prix de la Critique en Cannes (1997) kaj la Prix du Jury du Festival de Clermont-Ferrand (1998). En 1999 «Les Convoyeurs attendent» permesas lin gajni la Bronze Horse of the International Film Festival en Stockholm.

Inter siaj kreaĵoj li instruas ĉe lʼIAD en Louvain-la-Neuve. En 2002, Benoît MARIAGE laboras al sia dua longa filmo «LʼAutre», en kiu ankaŭ ludas la belgan aktoron Jan DECLEIR. En 2007, kun la dolĉamara komedio «Cowboy», li turnas por la tria fojo kun sia samlandano Benoît POELVOORDE.



Dokumentario
«Némadis, des années sans nouvelles» (2001)

Filmaro
«Dieu seul suffit» (1988)
«Elvis» (1990)
«La Terre nʼest pas une Poubelle» (1996)
«Le Signaleur» (1997)
«Les Convoyeurs attendent» (1999)
«LʼAutre» (2003)
«Cowboy» (2007)

Televido
«Striptease» (1985)