KEUSTERMANS Jan Alfons

Belga gravuristo el nederlandlingva esprimo (Hoboken 1940).
• Plennomo: Jan Alfons KEUSTERMANS.
• Prononco: [ʼjan ʼalfɔns ʼkœstǝr,mans].


Dum sia kariero, Jan Alfons KEUSTERMANS gajnas kelkajn premiojn, interalie ĉe lʼAcademie voor Schone Kunsten kaj ĉe la Nationaal Hoger Instituut voor Schone Kunsten en Antwerpen. Cetere, li realigas proksimume 750 verkojn, kies granda nombro da oficialaj portretoj. Dum certa tempo li estas direktoro de la Stedelijke Academie voor Schone Kunsten en Turnhout.

De la jaro 1982, Jan Alfons KEUSTERMANS ankaŭ laboras kiel medalisto, sub la monogramo de Jake. Tamen liaj komencliteroj ne aperas sur liaj verkoj en tiu fako. Okaze de konkurso pri la fasono de la Eŭro, li estas elektita de la reĝo Albert II por koncepti la naciajn reversojn de la belgaj moneroj.