Marie-Christine

Belga princino el franclingva esprimo (Laeken 1951).
• Parencaro: Léopold III (patro) kaj Lilian (patrino).
• Plennomo: Marie-Christine (Daphné) (Astrid) (Élisabeth) (Léopoldine) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [ʼmari: - krisʼtin (dafʼne) (asʼtrid) (elizaʼbɛt) (leɔpɔlʼdin) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Marie-Christine DE BELGIQUE en franclingvo, Marie-Christine VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Marie-Christine VON BELGIEN en germanlingvo.


Ŝi estas la dua infano, sed unua filino, de la reĝo Léopold III kaj lia dua edzino Lilian. Plie, Marie-Christine havas fraton Alexandre kaj fratinon Marie-Esméralda, sed neniu el la tri eniras la heredordon de la trono de Belgio. Ŝi ankaŭ estas la duonfratino de Joséphine-Charlotte, de la reĝoj Baudouin I kaj Albert II.

De sia naskiĝo en 1960, ŝi vivas kun siaj gepatroj, en la Château de Laeken. Laŭ la peto de la belga registaro Léopold III forlasas tiun restadejon en 1959. Tiam, la tuta familio transloĝiĝas al la Domaine Royal dʼArgenteuil, kie la princino Marie-Christine ricevas hejman instruadon.

En 1981, ŝi estas sendita por tri-monata restado en Toronto. Por la unua fojo en sia vivo, Marie-Christine sentas sin vere libera tiamaniere, ke ŝi ne plu rehejmiĝas en Belgio. Por certigi sian “liberecon”, ŝi edziniĝas kun Paul DRUCKER, en Coral Gables. Li estas pianisto en trinkejo, dek tri jaroj pli maljuna ol ŝi, vidvo kun du infanoj kaj, laŭdire, samseksemulo. Cetere ilia rilato ne daŭras, post kvin semajnoj ŝi forlasas sian edzon, ĉar ŝi ne plu akceptas nur esti lia valora konkero.

Fine, je la 28a de Septembro 1989, ŝi edziniĝas kun la franca restoraciisto Jean-Paul GOURGUES en Westwood. Intertempe, la princino Marie-Christine laboras kiel aktorino en Los Angeles, sub sia tria antaŭnomo Daphné. Tial la edza paro nun loĝas en San Diego.

Post financaj problemoj, Marie-Christine petas pagon por doni intervjuojn al la belga gazetaro, kio instigas siajn duonfratojn Baudouin kaj Albert II sendi al ŝi monon. Poste, ŝi ekscias pri la morto de Baudouin, sed rifuzas rehejmiĝi en Belgio por lia entombigo. En 2002, ŝi ankaŭ ne revenas okaze de la morto de sia patrino Lilian, kun kiu ŝi ne plu havis kontakton.