THONON Pierre

Belga ĵurnalisto kaj kinokritikisto (Saint-Servais 1922 – ? 2013).
• Plennomo: Pierre THONON.
• Prononco: [ʼpjɛ:r tɔʼnõ].

Dum multnombraj jaroj, Pierre THONON skribas kronikojn pri kino en la paĝoj de la ĵurnalo LʼEcho, kune kun sia edzino Maggy. Plie, kunfondinto kaj eksprezidanto de lʼUnion de la Critique de Cinéma, li ankaŭ prezidas lʼAssociation des Journalistes Professionnels du Brabant. Verŝajne pro malsano, oni permesas al li elekti la momenton de sia morto, laŭ sia volo...