REMY Baudouin

Belga ĵurnalisto kaj komediisto (???).
• Parencaro: André REMY (patro).
• Plennomo: Baudouin REMY.
• Prononco: [boʼdwɛ̃ rǝʼmi].


Baudouin REMY estas en la klaso de la princo Laurent ĉe la Institut de la Vierge Fidèle en Schaerbeek. Oni povas diri ke la reĝa familio iom putras lian infanaĝon. Imagu knabon kun la nomo de la tiama reĝo, kiu vizitas la saman lernejon kiel liaj heredantoj...

Post universitataj studadoj pri ekonomio kaj ĵurnalismo, kie li sukcesas sen tro da peno, Baudouin REMY devas multe klopodi por atingi rezultaton en sia kariero. Komence, li laboras ĉe Canal+, FR2 kaj FR3, antaŭ eniri la politikan redaktejon de la RTBF en 1999. Kaj ekde 2013, li prezentas la televidaĵon «Revu et Corrigé», dimanĉa gazetrevuo.

Sed, Baudouin REMY estas precipe konata por la humura kaj muzika komedio «Sois Belge et tais-toi!», dediĉita al la belga politiko. Li skribas la tekstojn kaj vivigas la spektaklon kun lia patro André REMY. Plie, li interpretas kun talento la reĝon Philippe kaj plurajn politikistojn kiel Elio DI RUPO, Jean-Michel JAVAUX kaj Yves LETERME.