Stromae

Belgo-ruanda kantaŭtoro (Etterbeek 1985).
• Plennomo: Stromae (publike), Paul VAN HAVER (private).
• Prononco: [strɔʼmaj].


Paul VAN HAVER naskiĝas de ruanda patro kaj de flandra patrino. En aprilo 1994, dum la milito en Ruando, li ekscias pri la morto de sia patro kaj de (preskaŭ) tuta sia familio dum la genocido en tiu lando. De tiam, li restadas kun siaj fratoj kaj fratino en urbo Laeken, proksime de Bruxelles. Je 11 jara, li interesiĝas pri muziko kaj sekvas kursojn pri drumo kaj solfeĝo ĉe lʼAcadémie Musicale de Jette. Poste, je 16 jara, li vizitas la jezuitan Collège de Godinne - Burnot.

En 2000, Paul VAN HAVER adoptas la pseŭdonimon Opsmaestro sed, kiel ĝi estas simila al tiu de alia artisto, li ŝanĝas kaj elektas Stromae, kio estas “maestro” (majstro) en slango. Je 18 jara, li fondas la muzikgrupon Suspicion kaj komponas la kanzonon «Faut quʼtʼarrêtes le rap...» kune kun la belga repisto J.E.D.I.. Tamen, tiu lasta rapide decidas forlasi la dueton, kio signas la komencon de sola kariero por la belgo-ruandano.

Dum unu jaro Stromae laboras ĉe la rapidmanĝejo Quick por financi siajn studadojn ĉe la Institut National de RAdioélectricité et CInématographie (INRACI), kie li fine fariĝas soninĝeniero. Samtempe, li investas la reston de sia mono por registri sian unuan albumon «Juste un cerveau, un flow, un fond et un mic...», kiu enhavas nur kvar kanzonoj. Plie li kunlaboras kun pluraj repistoj kiel BdBanx, Beretta kaj Kery JAMES.

En 2008 Stromae subskribas kontrakton ĉe la diskeldonejoj Because Music kaj Kilomaître por kvar jaroj. Tiam li komponas la kanzonojn «Cette fois» por Melissa M, «Ghetto» por Kery JAMES kaj «Si je tʼemmène» por Anggun. Ankoraŭ, li kunlaboras kun artistoj de sia urbo, kiel Akro (el muzikgrupo Starflam), James DEANOShadow LOOWEE.

Intertempe, li disvastigas vídeojn sur la interreto, kie li eksplikas siajn muzikajn kreaĵojn sub la titolo «Les leçons de Stromae». Li kreas sian propran entreprenejon Mosaert (anagramo de Stromae) por la muzika produktado kaj subskribas kun Universal Music France por la distribuo kaj la promocio. Je la 21a de Junio 2010, Stromae publikigas sian unuan albumon «Cheese», kiu temas pri la ama rekomenco («Te quiero»), la mistrakto («Dodo»), la ironia kroniko de somero («Summertime»), la festa masko («Alors on danse») aŭ la fido («Houseʼllelujah»). Post kelkaj semajnoj la sukceso alvenas en Belgio, Francio, Germanio, Kebekio kaj Svislando. En decembro 2010 li partoprenas en siaj unuaj koncertoj en Francio okaze de restadejo ĉe la Rencontres Trans Musicales de Rennes.

En tiu epoko li ankaŭ ricevas siajn unuajn premiojn. Je la 3a de Aprilo 2010, ĉe la NRJ Music Tour, Stromae ricevas de Fadila LAANAN – Ministrino pri Kulturo de la Communauté Française de Belgique – la unuan Award NRJ de la franclingva revelacio pri muziko de la jaro 2009. Ĉiam en 2010, la kanzono «Alors on danse» estas Hit van het jaar ĉe la kvara eldono de la Music Industry Awards (MIA), kiu premias la plej bonajn belgajn artistojn en Vlaanderen. Same li fariĝas Bruxellois de lʼAnnée 2010 en la kultura sekcio. Je la 9a de Februaro 2011, li ricevas la francan premion Victoire de la Musique en la kategorio de elektronika muziko por lia albumo «Cheese».

Je la 16a de Aŭgusto 2013, li publikigas sian duan albumon «Racine carrée», kiu temas pri la frenezo de la socioretejoj («Carmen»), la foresto de la patro («Papaoutai»), la cigaredofaristoj kaj la kancero («Quand c’est?»), la rilataj problemoj («Tous les mêmes» kaj «Formidable»), la Nord-Sudaj rilatoj («Humain à l’eau»), la trooj («Ta fête» kaj «Sommeil»), la aidoso («Moules frites») aŭ la konsummalpliigo («AVF»). Tuj tiu albumo atingas la unuan rangon de la vendoj en Belgio, Francio, Kebekio kaj Svislando. En oktobro 2013, la kanzono «Formidable» estas rekompencita de la Prix Rolf Marbot de la Chanson de lʼAnnée. En novembro Stromae gajnas la premion Best Belgian Act ĉe la MTV Europe Music Awards. Fine, li fariĝas tutmonde famkonata kun sia turneo «Racine Carrée Tour», antaŭvidita inter la 9a de Novembro 2013 kaj la 1a de Oktobro 2015, kiu enhavas pli ol 200 datojn en pli ol 25 landoj (kies Afriko, Brazilo, Kanado, Rusio kaj Usono) por pli ol 1 miliono da spektantoj.

Je la 2a de Aprilo 2014, li lanĉas sian konfekciomarkon, Mosaert (anagramo de Stromae). La vestoj, kreitaj en kunlaborado kun la tajlorino Coralie BARBIER, plejparte rilatas al la albumo «Racine carrée». Oni temas pri malgranda kolekto, kiu inkludas poloĉemizojn, puloverojn, ŝtrumpetojn kaj veŝtojn, por la tuta familio (infanoj, virinoj, viroj), disponeblaj en diversaj koloroj kaj presaĵoj kun inklino por la angla dandismo.

En junio 2015, viktimo de grava reakcio post preventa kuracado kontraŭ malario, Stromae estas devigata nuligi ĉiujn siajn koncertojn inter la 13a de Junio kaj la 2a de Aŭgusto...