DROIXHE Daniel

Belga aktivulo, instruisto, kantaŭtoro, lingvisto kaj muzikisto (Herstal 1946).
• Plennomo: Daniel DROIXHE.
• Prononco: [ʼdanjɛl ʼdrwaks].


Komence Daniel DROIXHE ricevas licencion pri Romanika Filologio de lʼUniversité de Liège. En 1974, li defendas tezon titolita «La linguistique et lʼappel de lʼhistoire» (1600-1800). Samtempe li kreas la Société dʼHistoire et dʼÉpistémologie des Sciences du Langage.

Sinsekve Daniel DROIXHE estas kuratoro ĉe la Musée de la vie wallonne, docento ĉe lʼUniversité de Liège kaj profesoro pri la regiona valonlingvo, la historio de la franclingvo kaj de la lingvistiko ĉe lʼUniversité Libre de Bruxelles.

En 2003, kiel valona aktivulo, Daniel DROIXHE subskribas la duan «Manifeste pour la culture wallonne», por ke ĉiuj la kompetentecojn de la Communauté Française de Belgique estu komune prizorgataj de la Région Wallonne kaj de la Région de Bruxelles-Capitale.

Poste Daniel DROIXHE instruas en Bochum, en Paris (École Pratique des Hautes Études kaj École des Hautes Études en Sciences Sociales) kaj ĉe lʼUniversité de Poitiers (2007-2008). Plie li skribas la artikolon «Französisch – Externe Sprachgeschichte» por la «Lexikon der romanistischen Linguistik». Sed, kiel li daŭre instruas la valonlingvon, oni diras ke li senĉese iras de ĉi-tie al tien aŭ de la individua al la universalan...

Tamen Daniel DROIXHE estas fama – sub la pseŭdonimo Elmore D. – kiel kantaŭtoro kaj gitaristo de bluso. (La nomo Elmore D. estas referenco al Elmore JAMES, kies la muzikstilo multe inspiras lin komence de lia kariero.) Iompostiome lia stilo disvolviĝas sub la influo de artistoj kiel Memphis MINNIE kaj Tampa RED. Post longa sperto en relative neformalaj koncertoj li registras en 1997 en kunlaborado kun diversaj muzikistoj el la antverpena scenejo ĉirkaŭ la kabareto Crossroads. Kaj, eĉ se li ĉefe kantas en anglalingvo, kelkaj el siaj komponaĵoj estas skribitaj en valonlingvo! Lia discografío enhavas ses albumojn: «Basse-Moûse Blues» (1997), «Saturday Night Rub» (2000), «Elmore D. Live» (2004), «Tot kʼmahî» (2005), «Grandiveûs» (2008) kaj «Back to Hèsta» (2013).