VAN DAMME Guido

Belga esperantisto (??? 1954).
• Parencaro: Gerd JACQUES (edzino), Karlijn VAN DAMME (filino), Melinde VAN DAMME (filino).
• Plennomo: Guido VAN DAMME.
• Prononco: [ʼgidɔ ʼvan ʼdam].

Guido VAN DAMME estas esperantisto, magistro pri germanaj lingvo kaj literaturo, membro de la esperantogrupo La Verda Stelo en Antwerpen, ĉefredaktoro de la revuo «Esperanto-Panorama» (1988-1990), redaktoro de la rubriko “Leteroj” kaj verkanto de pluraj artikoloj en la magazino «Monato» (1990-2001).