Stadhuis van Leuven

Belga urbodomo, situanta en Vlaanderen, provinco Vlaams Brabant.
• Plennomo: Stadhuis van Leuven.
• Prononco: [ʼstat,hœ:js ʼvan ʼlø:vǝn].
• Adreso: Grote Markt 9, 3000 Leuven.


La Stadhuis van Leuven estas konsiderita kiel ĉefverko de la brabanta malfrugotika arkitekturo. La urbodomo havas tri etaĝojn substrekitaj per ogivaj fenestroj sur la tri flankoj videblaj de la placo. Ĉe anguloj de la tegmento estas oklateraj turetoj kun fendoj por la lumo.