Abdij van Averbode

Belga abatejo situanta en Vlaanderen (1134).
Oficialnomo: Abdij van Averbode [ʼabdɛj ʼvan ʼavǝrbo:d].
Situo: arondismento Leuven, urbo Scherpenheuvel-Zichem, sekcio Averbode.
Heredaĵo: Beschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (1974).


La impona Abdij van Averbode estas premonstrata abatejo kun tumulta historio: kreskado dum la XIIa kaj XIIIa Jarcentoj, certa dekadenco fine de la XIVa Jarcento, brulego en 1499, forigado en 1796 pro la sekularigaj leĝoj de la Franca Respubliko kaj nova kreskado post la sendependeco de Belgio en 1830.