Stadhuis van Lokeren

Belga urbodomo situanta en Vlaanderen (1761).
Oficialnomo: Stadhuis van Lokeren [ʼstat,hœ:js ʼvan ʼlo:kǝrǝn].
Situo: provinco Oost Vlaanderen, arondismento Sint-Niklaas, urbo Lokeren.
Heredaĵo: Beschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (1974).


La Stadhuis van Lokeren estas urbodomo el rokoka stilo konstruita laŭ la planoj de la arkitekto David ʼT KINDT, kiu origine estis sufiĉe malgranda kun 4 intertraboj larĝe kaj 3 intertraboj profunde, antaŭ duobligado de ĝia areo en 1863.