PIRENNE Henri

Belga aktivisto kaj historiisto devena el Wallonie (Verviers 1862 – Uccle 1935).
Naskonomo: Henri PIRENNE [*ɑ̃ʼri piʼrɛn].
Parencaro: Maurice PIRENNE (frato), Jacques PIRENNE (filo).
Premio: Prix Francqui (1933).


Mezepokisto, Henri PIRENNE daŭre influas la konceptadon de la nacia historio per publikado de la sep volumoj «Histoire de Belgique» inter 1899 kaj 1932, plie de esti unu el la grandaj figuroj de la neperforta rezistado al la germana okupado de Belgio dum la Unua Mondmilito.