B.U.B.

Belga partio el trilingva esprimo (2002).

Prezento
Mallongigo: B.U.B. [ʼbe ʼy ʼbe].
Oficialnomo: Belgische Unie - Union Belge [ʼbɛlgi:ʃǝ ʼyni: - yʼnjõ ʼbɛlʒ].
Traduko: Union Belge (franclingve), Belgische Union (germanlingve), Belgische Unie (nederlandlingve).

foto © B.U.B.

La B.U.B.Belgische Unie - Union Belge – estas politika partio je centrista tendenco en la tri lingvopartoj de Belgio. Ĝi estas fondita en 2002, de la advokato Hans VAN DE CAUTER, kiu ankaŭ estas ĝia prezidanto. Praktike, ĝi deziras aboli la federacian sistemon de la lando kaj reestabli unuigitan ŝtaton kun la naŭ originaj provincoj.