Archéoparc de Rochefort

Belga arkeoparko, situanta en Wallonie, provinco Namur.

Prezento
Oficialnomo: Archéoparc de Rochefort [arkeɔʼpark ʼdǝ rɔʃʼfɔr].

Situo
Adreso: Archéoparc de Rochefort, rue du Coirbois 85, 5580 Jemelle.
Koordinatoj: 50° 09ʼ 52” N (latitudo), 05° 14ʼ 25” E (longitudo), ??? msm (alteco).
Administrado: arondismento Dinant, komunumo Rochefort, sekcio Jemelle.


Situanta inter Ardenne kaj Famenne, en la koro de regiono nomita Calestienne, lʼArchéoparc de Rochefort estas arkeologia parko, kie oni povas admiri la Villa gallo-romaine de Malagne, unu el la plej vastaj farmejoj en norda Gaŭlio.