Katholieke Universiteit Leuven

Belga universitato el nederlandlingva esprimo (1968).

Prezento
Mallongigo: KUL [ʼkɑ: ʼy: ʼɛl].
Oficialnomo: Katholieke Universiteit Leuven [ʼkatɔli:kǝ ʼynivɛrsitɛjt ʼløvǝn].

Situo
Adreso: KUL, Oude Markt 13, 3000 Leuven.
Koordinatoj: 50° 52ʼ 40” N (latitudo), 04° 42ʼ 02” E (longitudo), ??? msm (alteco).
Administrado: arondismento Leuven, komunumo Leuven, sekcio Leuven.

foto © Katholieke Universiteit Leuven

Unue, la Katholieke Universiteit Leuven – kun tri precipaj areoj en la urboj Gasthuisberg, Heverlee kaj Leuven – estas nederlandlingva universitato, kiu ekestas post la skismo inter la franclingvanoj kaj la nederlandlingvanoj el la Universitas Catholica Lovaniensis en 1968.

La Katholieke Universiteit Leuven enhavas 15 fakultatojn (pri Afero kaj Ekonomio, Arkitekturo, Artoj, Bioscienca Inĝenierarto, Farmaciaj Sciencoj, Inĝenierarta Scienco, Inĝenierarta Teknologio, Juro, Kanona Juro, Kinezologio kaj Rehabilitaj Sciencoj, Medicino, Psikologio kaj Edukaj Sciencoj, Sciencoj, Sociaj Sciencoj, Teologio kaj Religiaj Studadoj).

Ankaŭ la Katholieke Universiteit Leuven proponas kursojn en la urboj Aalst, Antwerpen, Brugge, Bruxelles, Diepenbeek, Geel, Gent, Kortrijk, Oostende kaj Sint-Katelijne-Waver. Plie ĝi estas membro de pluraj asocioj, eksterlande (Coimbra Group, Conference of European Schools for Advanced Engineering Education and Research, European University Association, League of European Research Universities) kaj internlande (Associatie KU Leuven). Fine, kun pli ol 57.000 studentoj, ĝi edukas grandan parton de la belga elito kaj estas ankoraŭ konsiderata, kun ĝia franclingva “fratino” Université Catholique de Louvain, kiel centro de plejboneco en multnombraj fakoj.