Sinterklaas

Belga festo el eŭropa origino.

Prezento
Oficialnomo: Sinterklaas [,sintǝrʼklɑ:s].
Etimologio: laŭ Saint Nikolaos of Myra (en).
Traduko: Saint-Nicolas (franclingve).


La Sinterklaas estas unu el la precipaj festoj, dediĉita al la infanoj kun disdono de dolĉaĵoj kaj donacoj, kiu okazas (en la tri komunumoj de Belgio kun kelkaj variaĵoj) je la 6a de Decembro kaj kiu estas inspirita de la efektiva Saint Nikolaos of Myra.

En la komunumo Vlaamse Gemeenschap, li veturas per ŝipo je la unua sabato post la nomtago de Saint Martin de Tours (11an de Novembro) de Hispanio en la haveno Antwerpen, poste rajdas lian blankan ĉevalon Slecht Weer Vandaag tra la stratoj de la urbo kaj supreniras la balkonon de urbodomo por saluti la popolamason. Sinterklaas estas maljunulo kun blankaj barbo kaj hararo, vestita en ruĝaj mantelo kaj mitro, kun blankaj gantoj. Kutime li estas akompanata de lia fidela helpanto Zwarte Piet, nigrulo, vestita en malhelaj pufpantalono kaj plumĉapelo, ofte kun oraj orelringoj kaj ruĝfarbitaj lipoj.

Fine, Sinterklaas vizitas la domojn dum la nokto inter la 5a kaj la 6a de Decembro, por delasi donacojn kaj dolĉaĵojn (kies ĉokoladoj, niknakoj kaj spekulosoj). Antaŭe, la saĝaj infanoj vicigas iliajn ŝuojn antaŭ la kameno, kun nutraĵo (fojno, karoto, sukerpeco) por la ĉevalo kaj desegnaĵo por la sanktulo. Ankaŭ ili kantas diversajn kanzonojn por pacience atendi la tuj okazontan feston...