Mathilde

Sepa reĝino de la Belganoj (Uccle 1973).

Prezento
Naskonomo: Mathilde (Marie) (Christine) (Ghislaine) D’UDEKEM D’ACOZ [maʼtild (ʼmari:) (krisʼtin) (giʼlɛ:n) dydǝʼkɛm daʼkɔ].
Publiknomo: Mathilde [maʼtild].
Parencaro: Philippe (edzo).
Traduko: Mathilde DE BELGIQUE (franclingve), Mathilde VON BELGIEN (germanlingve), Mathilde VAN BELGIË (nederlandlingve).

Honoro
Ordeno: Grand Cordon de l’Ordre de Léopold (2000).
Titolo: reĝino.


Junaĝo
Kiel filino de la grafo Patrick D’UDEKEM D’ACOZ kaj de lia edzino Anna Maria KOMOROWSKA, ŝi travivas sian infanaĝon en la familia bieno de la Château de Losange en la urbo Villers-la-Bonne-Eau, kun ŝiaj tri fratinoj kaj frato. Komence, por sia edukado, Mathilde vizitas la unuagradan lernejon École Notre-Dame de Bastogne kaj la duagradan lernejon Institut de la Vierge Fidèle en Schaerbeek. Poste, ŝi decidas studi logopedion, ĉe la  Institut Libre Marie Haps en Ixelles (1991-1994).

Kariero
Dum studadoj pri psikologio ĉe la Université Catholique de Louvain, Mathilde malfermas logopedian kabineton en Bruxelles kaj laboras kiel logopediistino ĉe la École Sainte-Jeanne de Chantal en Woluwe-Saint-Lambert.

Sed, rapide, Mathilde ĉesas sian karieron de logopediistino. Ĉar, je la 4a de Decembro 1999, ŝi fariĝas princino de Belgio kaj dukino de Brabant dankʼal sia edziĝo kun la princo Philippe. La paro restadas en la Château de Laeken kaj havas kvar infanojn: Élisabeth (2001), Gabriel (2003), Emmanuel (2005) kaj Éléonore (2008).

Kun la donacoj ricevitaj okaze de sia edzeco, la princino Mathilde kreas la Fonds Princesse Mathilde, kiu ĉiujare aljuĝas financan subtenon por tri projektoj permesante plibonigi la situacion de vundeblaj personoj.

Eksterlande, en 2002, la princino Mathilde partoprenas en la dua monda konferenco de la Convention on the Rights of the Child el la United Nations en New York. Ankaŭ ŝi gvidas homhelpajn misiojn en Afriko (Niĝero en 2004, Malio en 2005, Tanzanio en 2006 kaj Senegalo en 2008) kaj estas elektita senditino por la promocio de la mikrokredito tra la mondo en 2005. Plie ŝi estas la speciala reprezentantino de UNICEF (2009) kaj UNAIDS por la infanoj afekciitaj per la aidosa viruso.

La princino Mathilde favoras sian altan patronecon al Handicap International Belgique, SOS Villages dʼEnfants, Plan Belgique, Ligue Alzheimer, Association Françoise Dolto, Ligue Belge de la Surdité, infancentro Les Glaïeuls kaj la asocio Les Amis du Théâtre Royal de la Monnaie.

Je la 21a de Julio 2013, post la abdiko de ŝia bopatro la reĝo Albert II kaj la surtroniĝo de ŝia edzo la reĝo Philippe, Mathilde fariĝas la sepa reĝino de la Belganoj sed la unua el belga naskiĝo tra la historio de la reĝolando.

Krome, la reĝino Mathilde daŭrigas la devigojn de la reĝino Fabiola, sukcedante ŝin en la honora prezidanteco de la Concours Musical International Reine Élisabeth de Belgique, Fondation Roi Baudouin kaj Les Oeuvres de la Reine.

Intertempe la Fonds Princesse Mathilde fariĝas Fonds Reine Mathilde. Tamen, eĉ post sia surtroniĝo, la reĝino Mathilde ĉiam investas sin en la socia kampo kaj renkontas la loĝantarojn surloke. Kun la UNICEF, ŝi denove kondukas homhelpajn misiojn, en Etiopio (2015) kaj en Jordanio (2016).