Prezento
• Oficialnomo: Kasteel van Leeuwergem [ʼkaste:l ʼvan ʼle:wǝrɣɛm].
• Traduko: Château de Leeuwergem (franclingve).
Situo
• Adreso: Kasteel van Leeuwergem 1, 9620 Leeuwergem.
• Koordinatoj: 50° 53ʼ 26” N (latitudo), 03° 49ʼ 13” E (longitudo), ??? msm (alteco).
• Administrado: arondismento Aalst, komunumo Zottegem, sekcio Leeuwergem.
Honoro
• Heredaĵo: Beschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (1973).
La nuna Château de Leeuwergem estas konstruita inter 1762 kaj 1764 de la arkitekto Jan Baptist SIMOENS en la franca stilo de Louis XV, sur la loko de pli frua kastelo el la unua duono de la XVa Jarcento.