Brussels Airport

Belga flughaveno situanta en Bruxelles (1958).
Oficialnomo: Brussels Airport [ʼbrǝsǝlz ʼɛǝ,po:t].
Situo: provinco Vlaams Brabant, arondismento Halle-Vilvoorde, urbo Zaventem.


La Brussels Airport estas la unua civila flughaveno de la lando, konsistante el unu terminalo dividita en du haloj kaj tri kurejoj, precipe uzata por internaciaj flugoj al Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Mezoriento.