BEERNAERT Auguste

Belga advokato kaj politikisto devena el Vlaanderen (Oostende 1829 – Luzern {CH} 1912).
Naskonomo: Auguste (Marie) (François) BEERNAERT [oʼgyst (ʼmari:) (frɑ̃ʼswa) ʼbe:rnɑ:rt].
Parencaro: Euphrosine BEERNAERT (fratino).


Auguste BEERNAERT estas brila advokato kaj politikisto de la Parti Catholique, kiu servas kiel ministro (1873-1883), ĉefministro (1884-1894) kaj prezidanto de la Chambre des Représentants (1896-1900), ricevante la Nobel Peace Prize en 1909 por sia laboro favore de la internacia juro.