Engels Klooster Onze Lieve Vrouw van Nazareth

Belga monaĥinejo situanta en Vlaanderen (1629).
Oficialnomo: Engels Klooster Onze Lieve Vrouw van Nazareth.
Prononco: [ʼɛngɛls ʼklo:stǝr ʼonzǝ ʼli:vǝ ʼvrow ʼvan ʼnazarɛt].
Heredaĵo: Beschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (1974).
Situo: provinco West Vlaanderen, arondismento Brugge, urbo Brugge.


Fondita en 1629, la Engels Klooster Onze Lieve Vrouw van Nazareth kun sia karaktera kupolpreĝejo, ŝirmas komunumon de kanonikinoj, kies plej grava tasko estas la edukado de anglalingvaj knabinoj ĝis 1973, antaŭ vendo de la internulejo al la Sint-Leo College en 2008.