BEERNAERT Euphrosine

Belga pentristino devena el Vlaanderen (Oostende 1831 – Ixelles 1901).
Naskonomo: Euphrosine BEERNAERT [øfrɔʼzin ʼbe:rnɑ:rt].
Ordeno: Chevalier de l’Ordre de Léopold (1881).
Parencaro: Auguste BEERNAERT (frato).


Post lernado kun Ferdinand MARINUS kaj Paul-Louis KUHNEN, sed ankaŭ perfektigado sub la influo de Louis ROBBE en 1862, la verkaro de Euphrosine BEERNAERT precipe konsistas en pejzaĝoj pentritaj ie kaj tie dum ŝiaj vojaĝoj en Belgio aŭ alilande.