Eeklo

Belga arondismento situanta en Vlaanderen (1803).
Oficialnomo: Arrondissement Eeklo [ʼarɔndis,mɛnt ʼeklo].
Traduko: Arrondissement dʼEeklo (franclingve) kaj Bezirk Eeklo (germanlingve).


Kreita en 1803 post divido de la nederlanda arondismento Sas van Gent, la arondismento Eeklo estas unu el la ses administraj arondismentoj de la provinco Oost Vlaanderen, kun 6 komunumoj (Assenede, Eeklo, Kaprijke, Maldegem, Sint-Laureins, Zelzate).