Maasmechelen Village

Belga vendejaro situanta en Vlaanderen (2001).
Oficialnomo: Maasmechelen Village [ʼmɑ:s,mɛɣǝlǝn ʼvilɑ:ʒ].
Situo: provinco Limburg, arondismento Tongeren, urbo Maasmechelen.


Fondita en 2001 sur la malnova minejo Steenkoolmijn van Eisden, la Maasmechelen Village estas vendejaro kun pli ol 100 komercejoj kaj konataj markoj pri lukso kaj modo, strategie situanta ĉe la vojkruciĝo inter Belgio kaj Nederlando.