Sint Cornelius Kerk van Lindelhoeven

Belga preĝejo situanta en Vlaanderen (1968).
Oficialnomo: Sint Cornelius Kerk van Lindelhoeven [ʼsint ʼkɔrneljys ʼkɛrk ʼvan ,lindǝlʼhu:vǝn].
Heredaĵo: Beschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (2009).
Situo: provinco Limburg, arondismento Maaseik, urbo Overpelt.


Starigita anstataŭ pluraj aliaj kultejoj, la Sint Cornelius Kerk van Lindelhoeven estas preĝejo kun brika strukturo kaj soleca blanka sonorilturo, konstruita en modernista stilo dum la jaro 1968-69 de la arkitekto Adolf NIVELLE.