WAFFELAERT Gustavus

Belga episkopo kaj teologo devena el Vlaanderen (Rollegem 1847 – Brugge 1931).
Naskonomo: Gustavus (Josephus) WAFFELAERT [ʼgystɑvys (ʼʒɔzɛfys) ʼwafǝlɑ:rt].


Doktoro pri teologio, Gustavus WAFFELAERT fariĝas pastro en 1870, ĝenerala vikario de la bruĝa diocezo en 1884 kaj episkopo en Brugge de 1895 ĝis lia morto, skribante multnombrajn artikolojn en La nouvelle revue théologique kaj aliajn publikaĵojn pri la vivo de famkonataj mistikuloj.