Belga ĵurnalisto kaj verkisto devena el Wallonie (Liège 1874 – Bruxelles 1937).
Naskonomo: Franz FOLIE [ʼfrans fɔʼli:].
Plumnomo: Franz ANSEL [ʼfrans ɑ̃ʼsɛl].
Parencaro: François FOLIE (patro).
Poeto kaj dramaturgo, Franz ANSEL fariĝas membro de lʼAcadémie Royale de Langue et de Littérature françaises de Belgique (1934), dankʼal multnombraj skribaĵoj («LʼIdylle de lʼescholier» 1897, «Les Muses latines» 1924, «LʼÉcole des romanesques» 1934).