Esperantohuis

Belga esperantodomo situanta en Vlaanderen (1977).
Oficialnomo: Esperantohuis [ʼɛsperanto,hœ:js].
Situo: provinco Antwerpen, arondismento Antwerpen, urbo Antwerpen.


Post pluraj transloĝiĝoj sed ĉiam en la urbo Antwerpen, la Esperantohuis gastigas la sidejojn de la Flandra Esperanto-Ligo (kun malgranda biblioteko, eldonejo, libroservo kaj oficejo) kaj de la esperantogrupo La Verda Stelo.