DʼOMALIUS Jean-Baptiste

Belga geologo kaj politikisto devena el Wallonie (Liège 1783 – Bruxelles 1875).
Naskonomo: Jean-Baptiste-Julien DʼOMALIUS DʼHALLOY [ʼʒɑ̃ - baʼtist - ʒyʼljɛ̃ dɔmaʼljys dalʼlwa].
Publiknomo: Jean-Baptiste DʼOMALIUS [ʼʒɑ̃ - baʼtist dɔmaʼljys].


Membro de lʼAcadémie Royale des Sciences, des Lettres et des Beaux-Arts de Belgique, Jean-Baptiste DʼOMALIUS estas la unua konceptanto de geologia mapo pri Francio (1823), guberniestro de la provinco Namur (1815-1830) kaj vicprezidanto de la senato (1848-1870).