Belga ruino situanta en Vlaanderen (1242-1259 – 1914).
Oficialnomo: Watermolen van Weerde [ʼwɑ:tǝr,molǝn ʼvan ʼwe:rd].
Situo: provinco Vlaams Brabant, arondismento Halle-Vilvoorde, urbo Zemst.
Heredaĵo: Beschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (1979).
Sude de la sekcio Weerde el la urbo Zemst, la ruinoj de la mezepokaj akvomuelilo kaj kluzo Watermolen van Weerde estas ankoraŭ videblaj en la kampoj laŭlonge de malnova brako de la rivero Senne, eĉ se ili estis parte detruitaj de la Germanoj dum 1914.