BRUEGHEL de Oude Jan

Belga pentristo devena el Vlaanderen (Bruxelles 1568 – Antwerpen 1625).
Naskonomo: Jan BRUEGHEL [ʼjan ʼbɾøːɣəl].
Artistonomo: Jan BRUEGHEL de Oude [ʼjan ʼbɾøːɣəl ʼdə ʼowdə].
Parencaro: Pieter BRUEGHEL de Oude (patro), Pieter BRUEGHEL de Jonge (frato), Jan BRUEGHEL de Jonge (filo).


Kiel dua kaj pli juna filo de Pieter BRUEGHEL de Oude, Jan BRUEGHEL de Oude rapide fariĝas famkonata kaj lerta en pentrado de floroj kaj fruktoj; sed ankaŭ de alegoriaj, bibliaj kaj mitologiaj scenoj kun pluraj pentraĵoj pri la surtera paradizo.