L’Art Moderne

Belga revuo devena el Bruxelles (1881 – 1914).
Oficialnomo: L’Art Moderne [ʼlar mɔʼdɛrn].

bildo © L’Art Moderne

L’Art Moderne estas kritika revuo pri artoj, fondita de la advokatoj Octave MAUS kaj Edmond PICARD, kiu estas eĥo de la modernismo en diversaj fakoj (arkitekturo, gravurarto, literaturo, muziko, pentrarto, skulptarto, teatro) kaj kiu difinas por la unua fojo la koncepton de Novarto en 1894.