CULLIFORD Nine

Belga koloristino devena el Bruxelles (??? 1930 – Uccle 2016).
Naskonomo: Janine DEVROYE [ʒaʼnin dǝʼvrwa].
Artistonomo: Nine CULLIFORD [ʼnin kyliʼfɔrd].
Parencaro: Peyo (edzo).


Nine CULLIFORD kolorigas la bildrakontojn de Peyo. Cetere ŝi havas la ideon kolorigi Les Schtroumpfs en tipe blua koloro! Post la morto de sia edzo ŝi daŭrigas kolorigi albumojn en la studio de ŝiaj infanoj Thierry CULLIFORD kaj Véronique CULLIFORD, kiuj daŭrigas la laboron de ilia patro...