Fontaine aux lions

Belga fontano situanta en Wallonie (1882).
Oficialnomo: Fontaine aux lions [fõʼtɛ:n ʼo: liʼõ].
Situo: provinco Luxembourg, arondismento Virton, urbo Tintigny.


La Fontaine aux lions estas impona fontano, kiu konsistas el frontono en bluŝtono (kun du leonoj vidalvide al la stango de la belga flago) kaj pluraj kuvoj kolektantaj la akvon el fonto, antaŭlonge uzitaj kiel subĉiela lavejo.